Tago de Ĉiuj Sanktuloj

Mi estis vizitata tombojn hieraŭ, ĉar estis ĉe ni la Tago de Ĉiuj Sanktuloj. Ĉi tiu festo okazas ĉe ni la 1-an de novembro ĉiujare. Tiam poloj amase vizitas tombojn de siaj proksimuloj, purigas kaj ordigas ilin, kaj poste ornamas per floroj, florkronoj kaj bruligataj fajrujetoj. Ni ankaŭ tiam memorigas forpasintajn proksimulojn. Ĉi tiu tago estas iom medita.
Sed dum lastaj jaroj alia festo provas fariĝi kutimo ĉe ni – Haloveno. Precipe junaj poloj ŝatas ĝin. Sed ni tute alie travivas ĉi tiun tagon, ĉar nia tradicio estas alia. Antaŭe neniu pensis por festi ĝin tiamaniere. Mi opinias, ke Haloveno tute ne konvenas ĉe ni. Ni ne kopiu senpripense fremdajn festojn!

Hundo, kiu amis tro forte

Laste mi legas libron “Pies, który kochał zbyt mocno” (Hundo, kiu amis tro forte)
de Nicholas Dodman. Tio estas konsulta libro, kiu temas pri hunda psikologio.
Tre interesa libro kaj facile legebla. La aŭtoro priskribas hundoproblemojn (timegojn,
agresojn, trudemecojn, obsedojn ktp) kaj konsilas, kion fari kaj kiel helpi al hundo.
Li konsilas ankaŭ kiel bone eduki sian hundon. Mi tre rekomendas la
libron kaj ne nur por hundoposedantoj.

Hundo, kiu tro forte amis

Mi revenis

Dimanĉe mi fine revenis el Bjalistoko. Fine, ĉar mia vojaĝo estis iom laciga – dum la tuta nokto mi sidis en la aŭtobuso provante dormeti. Sed tio ne estas grava, ĉar mi ĝojas, ke mi ĉeestis en la 94-a UK kaj mi vere estas kontenta pro tio. En Bjalistoko mi ekkonis persone miajn retajn amikojn kaj preskaŭ dum tuta tempo mi parolis Esperante (krom vendejoj kaj manĝejoj, kie mi uzis la polan lingvon), mi partumis en aranĝoj, prelegoj kaj renkontiĝoj. La plena programo de UK estas legebla ĉi tie. Mi sentis min senĝene kaj tre bone. Ĝenis min nur kuloj, kiuj en Bjalistoko estis surprize multaj. Krom la kuloj, mi spertis persone neniun malbonaĵon, sed bedaŭrinde la incidentoj okazis. Ankoraŭ antaŭ la komenco de UK iu aĉulo bruligis flankon de la tendo ‘Zamenhof’, kie okazis diversaj aranĝoj, iu ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo (ĉe ni nomita ‘koktelo de Moŭotov’) kontraŭ la nova Zamenhof-Centro, iu tranĉis la pneŭmatikojn de autobusoj de alilandaj Esperantistoj, parkumitaj proksime al la kongresejo, kaj vendrede iu ĵetis farbon sur la busto de Zamenhof.
La artaj programoj estis belaj. La konversaciaj lecionoj estis interesaj. La urbo aspektas impone pro modernaj konstruaĵoj, multaj parkoj, renovigitaj antikvaĵoj kaj multaj ripozlokoj. Oni vidas, ke ĉio estas farata por la komforto de la loĝantoj.
Fotojn el la Kongreso mi metis en mian profilon en Ipernity.

Eraroj en Bjalistokaj busoj

Hodiaŭ mi hazarde trovis artikolon en Libera Folio pri kelkaj eraroj, kiuj aperis en Bjalistokaj busoj lige kun Universala Kongreso. Nu, ĉio estas en la artikolo, do mi ne skribos multe. Mi nur kredas, ke tio estas sporada okazaĵo kaj aliaj ne okazos. Mi esperas ankaŭ, ke la eraroj malaperos.

Paĝo pri Budhismo

Hodiaŭ mi hazarde malkovris Esperantan paĝon pri Budhismo. Mi ne estas budhanino, sed la paĝo ekinteresiĝis min, precipe Budhismaj Rakontoj. Krom ili estas tie informoj pri budhismo, budhisma kulturo, forumo, blogoj kaj aliaj.

Verda Filmejo

Aperis nova retejo, kiu kreas Esperantajn subtekstojn al filmoj. Ĉe la retejo mi legis inter alie:

Ĉi tie vi trovos ne ĉiujn filmojn, kiuj ekzistas en la mondo, sed nur tiujn, kiuj aŭ origine estis faritaj en Esperanto, aŭ subtekstigitaj per esperantaj subtitoloj aŭ voĉigitaj en Esperanto. Do, nur verdaj filmoj trovos ĉi tie sian hejmon.

En Verda Filmejo nun estas rekomendata unu filmo – “Loĝata insulo” kaj oni povas spekti anoncfilmeton kaj fotojn kaj legi priskribon.

Problemo

De ĉirkaŭ tri semajnoj mia avataro en Dua Vivo havas problemon kun translokiĝo. Kiam mi volas venigi ĝin al alia loko, mi devas elsalutiĝi el DV kaj ensalutiĝi denove, sed jam en la ĝusta loko. Nur tiamaniere mi povas veturi inter insuloj. Per kutima maniero mi ne sukcesas. Tio tre nervozigas kaj malvolontigas min. Mi provis solvi la situacion reinstalante DV-on, sed tio ne helpis. Komence mi pensis, ke tio estas kulpo de mia komputilo, sed ĉe alia komputilo la problemo ankaŭ ekzistas.
Stranga estas tio, ke alia mia avataro (mi iam devis krei la duan, sed ne plu uzis) ne havas la problemon kaj facile povas translokiĝi. Ŝajnas do, ke la problemo apartenas al avataro..
Mi tute ne scias, kion mi faru.

Vintro?

Antaŭ kelkaj tagoj vetero fariĝis pli bela kaj agrabla. Aperis printempaj floroj – neĝboruloj kaj krokusoj, mi eĉ vidis amentojn sur la salika arbeto. La suno tiel bele lumis, ke mi pensis, ke jam, fine, venis printempo. Sed mia ĝojo estis tro frua bedaŭrinde. La dimanĉo jam ne estis tiom luma kaj bela, kaj la tutan lundon pluvis, pluvetis kaj pluvegis. Hodiaŭ kiam mi ellitiĝis kaj rigardis tra fenestro, mi ekvidis neĝon! Ĉu la vintro revenis?

Ĉu ni bezonas?

Hodiaŭ Mielo skribis en nia blogo pri DV pri tio, ĉu DV-aj geesperantistoj bezonas novan Esperanto-Landon, se ili ne partoprenas en la lecionoj kaj malofte vizitis la malnovan Esperanto-Landon. Hmm.. Fakte, mi ne partoprenis hieraŭ vespere dum la leciono, ĉar mi gajnis monon por.. nova E-Lando.. Mi ne volis ĉesi, ĉar mi okupis bonan lokon. Kia sortoironio!
Sed Mielo iom pravas. Ofte okazas, ke esperantistoj estas malviglaj.
Mi opinias, ke tamen ni bezonas novan, propran E-lokon, nian E-patrujon en DV ;-)

Mi laboris ekzercante batalarton

Mi laboris ekzercante batalarton

Esperanto-Lando malaperis!

Hieraŭ, kiam mi funkciigis Duan Vivon, mi ricevis mesaĝon de Babilonto el la grupo “Esperanto” pri malaperita Esperanto-Lando, kaj poste mi ricevis mesaĝon el Erick kun demando “ĉu vi scias kio okazis kun E-Lando?” Ho, tio tre mirigis min.
Esperanto-Lando malaperis? Kial? Ĉu homoj, kiuj luis teron tie, ne pagis al posedanto? – mi ekpensis tion komence. Sed ŝajnas, ke ne. Ŝajnas, ke kialo estas alia, sed kia?
Esperanto-Lando situis sur insulo, kiu nomiĝis Capitol City, kaj nun la insulo nomiĝas Yan Yan. Kiam mi hodiaŭ matene venis tien, ĝi aspektis jene:
el
Pri la afero ankaŭ skribis Bonulo en blogo pri Dua Vivo kaj sia blogo.